aken/o PIV1
akeno
Unusema fermfrukto,
speco de nukso1,
ĉe kiu maldika, ledeca perikarpo,
kunigita en sola loko, strikte ĉirkaŭas unuopan semgrajnon:
la fruktoj de sunfloro, leontodo, fragujo estas akenoj;
frago […] estas frukto nur nutrovidpunkte, ne botanike: veraj fruktoj
estas la akenoj, la malgrandaj flavaj semoj kiuj estas sur la surfaco de la
frago
[1].
Akeno (urbo)1.
Filomena Canzano: Bonan Apetiton! Fragoj, Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2017
- angle:
- achene
- beloruse:
- семячка, сямянка
- france:
- akène
- germane:
- Achäne
- latinece:
- achenium
- ruse:
- семянка