*denunc/i UV

*denunci

(tr)
(iun aŭ ion) Sciigi aŭtoritatulon (estro, policano, juĝisto) aŭ la publikon pri ies krimo aŭ kulpo: tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la juĝistaro [1]; [ili] eltrovis kaj denuncis la komploton [2]; viro kun serioza psikologia problemo, […] anstataŭ helpi, anstataŭ eĉ kompreni, vi lin […] denuncis al via edzo [3]; la aŭtoro esploras rakonte edukajn sociajn problemojn, kaj denuncas la burĝajn edukejojn [4]; sacerdotoj estis varbitaj de KGB kaj denuncis klerikojn kaj laikojn [5]; estis unu riĉa homo, kiu havis administranton kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon [6]. VD:akuzi, kalumnii, kulpigi, plendi3
angle:
denounce, inform against, accuse
beloruse:
даносіць (на кагосьці), выдаваць (кагосьці)
ĉeĥe:
denuncovat, donášet, oznámit policii, udat
ĉine:
处绞刑 [chùjiǎoxíng], 当众侮辱 [dāngzhòngwǔrù]
france:
dénoncer (un coupable)
germane:
anprangern, (jemanden) anzeigen, bloßstellen, denunzieren, eine Anzeige erstatten
hebree:
להלשין
hispane:
denunciar
hungare:
feljelent
japane:
告発する [こくはつする], 密告する [みっこくする]
katalune:
denunciar
nederlande:
aanbrengen (bij politie), verklikken
pole:
denuncjować, donosić, oskarżać potajemnie
portugale:
denunciar, delatar
ruse:
донести (на кого-л.), выдать (кого-л.)
slovake:
oznámiť polícií, udať
ukraine:
доносити на кого-н., видавати кого-н

denunco

Ago denunci, rezulto de tia ago: ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo [7]; ekaperi post tiom da monatoj estus konfirmi la suspekton aŭ denuncon [8].
7. La Nova Testamento, La agoj 24:1
8. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 15a
angle:
denouncement, accusation
beloruse:
данос, удаваньне, навод
france:
dénonciation
germane:
Anzeige (Polizei), Denunziation
hebree:
הלשנה
hungare:
feljelentés
japane:
告発 [こくはつ], 密告 [みっこく]
katalune:
denúncia
pole:
denuncja, donos
portugale:
denúncia, delação
ukraine:
донос

denuncanto

Homo, kiu denuncas iun: la nekonato flustras al li: – denuncanto, fia denuncanto [9]; kiu kontrolas ĉiujn ĉi malpermesojn? ĉu ni devas por tio rekrutigi armeon da denuncantoj [10]?
9. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ne ekzistas terno sen nazo
10. Monato, Stefan Maul: Malpermesoj, 2007
angle:
denouncer, accuser
beloruse:
даносьнік, удавальнік, выказчык, віж
ĉeĥe:
denunciant, donašeč, policejní informátor, udavač, špicl
ĉine:
告发者 [gàofāzhě], 通知的人 [tōngzhīderén], 斥責者 [chìzézhě], 非难者 [fēinànzhě], 告密者 [gàomìzhě]
germane:
Anzeigenerstatter, Denunziant
hebree:
משרוקית
japane:
告発者 [こくはつしゃ], 密告者 [みっこくしゃ]
katalune:
denunciant
pole:
denuncjator, donosicel
slovake:
donášač, udavač, špiceľ
ukraine:
донощик, стукач, сексот

denuncisto

Iu taskigita kaŝe observi aliajn kaj denunci ilin: infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni [11]; maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis pro tiu ĉi parolo [12]. VD:spiono, stukaĉo
germane:
Zuträger, Anschwärzer, Denunziant, V-Mann

administraj notoj