*influ/i UV

*influi

(x)
Morale aŭ materie efiki al iu aŭ io, iagrade modifi ĝian funkciadon: ŝi koniĝis kun personoj, kiuj malbone ŝin influas [1]; ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaŭ fojojn tiuj ĉi eraroj terure influis la ŝipanaron [2]; la oratoro influas la publikon per sia parolado, ankaŭ la publiko influas la oratoron per siaj agoj kaj reagoj [3]; lian politikan sintenon forte influis lia kunuleco kun Hamul kaj Ijob [4]; tiu ĉi penso influis Ramzeson, kiel pokalo da bona vino [5]; influi la sorton [6]; [tio] favore influis la iradon de lia farto [7]; la socia ĉirkaŭaĵo influas ankaŭ rekte la lingvon [8]; bone informitaj civitanoj povas influi la finajn decidojn [9]. VD:direkti3, gvidi2, impresi, inspiri, instigi, konsili, lobii, manipuli2, persvadi
angle:
affect, influence
beloruse:
уплываць
ĉeĥe:
mít vliv, ovlivnit, ovlivňovat, působit na něco, účinkovat na něco
ĉine:
影响 [yǐngxiǎng], 感染 [gǎnrǎn], 熏陶 [xūntáo], 牵动 [qiāndòng], 說服 [shuōfú]
france:
influencer
germane:
beeinflussen, einwirken auf
hispane:
influir
hungare:
befolyásol, hat rá
japane:
影響を与える [えいきょうをあたえる], 感化する [かんかする], 左右する [さゆうする]
katalune:
influir, influenciar
nederlande:
beïnvloeden
portugale:
influir
ruse:
влиять
slovake:
mať vplyv, účinkovať na niečo
ukraine:
впливати (на що-н., кого-н.)

influa, influhava

Havanta influon: la jezuitoj […] estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj [10]; Don Isaĥar, […] estas la bankiero de la kortego kaj influhava persono [11]; grandaj kaj influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi [12]; dank’ al helpo de influaj amikoj […] [13]; ESP la influa Budapeŝta Skolo [14]; la kulture influa japana Oomoto [15].
angle:
influential
beloruse:
уплывовы
ĉeĥe:
vlivný
ĉine:
有影响 [yǒuyǐngxiǎng], 举足轻重 [jǔzúqīngzhòng], 显达 [xiǎndá], 佔上風 [zhànshàngfēng], 佔優勢 [zhànyòushì], 很有影响 [hěnyǒuyǐngxiǎng]
france:
influent
germane:
einflussreich
hispane:
influyente
hungare:
befolyásos, hatásos
japane:
影響力のある [えいきょうちからのある]
katalune:
influent
nederlande:
invloedrijk
portugale:
influente
ruse:
влиятельный
slovake:
vplyvný
ukraine:
впливовий

influo

Efiko al iu aŭ io: ŝi estas bela, sed iom malsaĝa [kaj] ne scius ekspluati sian influon al la princo [16]; ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo [17]; sub la influo de ĉi tiuj disputoj […], li komencis […] [18]; li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro [19]; sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis [20]; estos por ŝi pli kaj pli malfacile senefikigi iliajn malbonajn influojn [21]; la luno ne nur al la tajdo havas influon [22]. VD:impreso, inspiro, instigo
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
21. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
22. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009
angle:
influence
beloruse:
уплыў
ĉeĥe:
influence, působení, vliv
ĉine:
影响 [yǐngxiǎng], 感染 [gǎnrǎn], 影响力 [yǐngxiǎnglì], 熏陶 [xūntáo], 权势 [quánshì], 威势 [wēishì]
france:
influence
germane:
Einfluss, Einwirkung, Reichweite
hispane:
influencia
hungare:
befolyás, ráhatás
japane:
影響 [えいきょう], 感化 [かんか], 影響力 [えいきょうりょく], 勢力 [せいりょく]
katalune:
influència
nederlande:
invloed
portugale:
influência
ruse:
влияние
slovake:
vplyv
ukraine:
вплив

influebla

Kiu iel povas suferi influon: facile influebla homo; la elektron-metalo tute ne estas influebla de alkaloj kaj lesivoj [23].
23. tr: Elektron-metalo, Esperanto Triumfonta, 1920:1, p. 7a
beloruse:
на якога лёгка ўплываць, слабавольны
france:
influençable
germane:
beeinflussbar
japane:
影響されやすい [えいきょうされやすい]
ukraine:
який піддається впливу

influiĝi

(ntr)
Ricevi influon de...: li influiĝas sole de kalkulo pri eventualaj perdoj aŭ gajnoj financaj [24].
24. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
быць пад уплывам
france:
être influencé par
germane:
beeinflusst werden, leicht zu beeinflussen, manipulierbar

influisto

RET Populara publicisto en sociaj retejoj, kiu enspezas per reklamoj kaj rekomendoj: ĉu starigi defion, aŭ kunigi ĉiujn jutubistojn kaj influistojn? – mi ne scias ĉu ni havas influistojn en Esperantujo [25]. VD:lobiisto
25. C. Hernández: E40a – Jutubistoj kaj Influistoj, La Malfamuloj, 2021
angle:
influencer
france:
influenceur
germane:
Influencer

kontraŭinfluo

Influo kun mala efiko kompare kun alia influo: ĉar mankis ŝia kontraŭinfluo, lia frenezo […] grade forpelis la klientojn [26].
26. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
уплыў у адваротны бок, процідзеяньне
ĉine:
感化 [gǎnhuà], 抗衡 [kànghéng]
france:
contre-influence
germane:
Ausgleich (Einfluss), Gegengewicht (Einfluss)

seninflua

Kiu ne influas, ne pezas, ne efikas: seninflueco de la gramatiko sur la vortaron [27]; eĉ se seninfluaj, ni estas almenaŭ propagandemaj [28].
27. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 6
28. R. F. Vaughan: La Malaja Lingvo, The British Esperantist, 1914-10 (118), p. 200a
beloruse:
неўплывовы, нядзейсны
ĉine:
中性 [zhōngxìng], 中立 [zhōnglì], 小可 [xiǎokě]
france:
neutre (sans influence), sans influence
germane:
ohne Einfluss, machtlos
japane:
影響力のない [えいきょうちからのない], 勢力を持たない [せいりょくをもたない]
ukraine:
який не має впливу, невпливовий

administraj notoj