*regn/o UV
*regno
- 1.
Ŝtato kondukanta sian
propran, sendependan eksteran politikon, subjekto de la
internacia juro:
ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj
[1];
la Dana regno
[2];
Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro
[3];
en nia regno ne povas okazi kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena
volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno
[4];
post la lasta dispartigo de Polujo inter la tri najbarajn regnojn, multaj
polaj patriotoj forlasis la patrujon
[5];
Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, […] estas kvazaŭ feŭdaj ŝtatetoj
ene de la brita regno
[6];
ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso „uj“ estas ne tute logika:
Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo
[7].
nacio,
lando
- 2.
- (figure)
Loko en la spaco aŭ en hierarkio de ideoj kie regas iu
specio, principo ktp:
la regno de belo
[8];
leono […], gardu vin, […] ne en la akvo estas via regno
[9];
en tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la
dezerto de Judujo, kaj dirante: pentu, ĉar alproksimiĝis
la regno de la ĉielo
[10];
la regno de la mortintoj
[11];
regno de sonĝoj
[12].
- 3.

Iu el la plej ĝeneralaj grupoj en la naturscienca, aŭ pli
speciale biologia, klasifiko, tradicie la animala, fungoj,
plantoj.
- a)
Lineo enkondukis la klasifikon en tri regnojn de la
naturo: minerala, vegetala kaj animala;
Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo havis […]
reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj: ĉar Snitchey estis simila
je pigo aŭ korvo […], kaj la doktoro
havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo […]
[13].
- b)
eŭbakteria, prabakteria, protozoa, funga, kromista, vegetala,
animala estas la plej konataj regnoj biologiaj.
filumo,
divizio
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
6. Monato, Irlando: Ĉu paŝoj al paco?
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
9. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
10. La Nova Testamento, S. Mateo 3:1-2.
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
13. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
6. Monato, Irlando: Ĉu paŝoj al paco?
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
9. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
10. La Nova Testamento, S. Mateo 3:1-2.
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
13. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
- angle:
- kingdom
- beloruse:
- 1. дзяржава 2. царства 3. царства (жывых істотаў)
- ĉeĥe:
- mocnost, stát, říše
- ĉine:
- 王国 [wángguó], 王國 [wángguó]
- france:
- état, règne
- germane:
- Reich
- hispane:
- reino
- hungare:
- 1. állam, birodalom 2. birodalom, ország 3. ország (rendszertani)
- indonezie:
- 1. imperium, kekaisaran, monarki, negara, kerajaan, kesultanan 2. kerajaan 3. kerajaan, kingdom
- japane:
- 国 [くに], 国家 [こっか], , 界 [かい]
- nederlande:
- rijk
- pole:
- królestwo, mocarstwo
- ruse:
- 1. держава 2. царство ~o de la ĉielo: царство небесное. 3. царство (биол.)
- slovake:
- mocnosť, ríša, štát
- taje:
- อาณาจักร
- ukraine:
- держава, царство, королівство
regna
- Apartenanta al la regno, koncernanta la regnon: la regna kaso [14]; kunvoku la regnajn prezentantojn al kunveno Hamlet !
14.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- beloruse:
- дзяржаўны
- germane:
- Reichs-
- hungare:
- állami, birodalmi
- indonezie:
- kenegaraan
- japane:
- 国の [こくの], 国家の [こっかの]
- nederlande:
- rijks-
- pole:
- państwowy
- ruse:
- государственный
- ukraine:
- державний
*regnano [15]
- Homo vivanta en la teritorio, sub la leĝoj de regno: ĉiuj fortaj regnanoj tridek- ĝis kvardekjaraj, ne ankoraŭ apartenantaj al la nacia gvardio, tuj estu envicigotaj [16].
ŝtatano15.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'
16. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
16. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
- beloruse:
- грамадзянін
- ĉeĥe:
- obyvatel říše, občan, státní příslušník
- france:
- habitant (d'un pays), sujet (d'un pays)
- germane:
- Reichsbürger
- hungare:
- állampolgár
- indonezie:
- warga negara, WN
- japane:
- 国民 [くにたみ]
- nederlande:
- staatsburger
- pole:
- obywatel
- ruse:
- гражданин
- slovake:
- obyvateľ, občan, štátny príslušník
- ukraine:
- підданий
*regnestro
Tiu, kiu ĉefe gvidas la politikon de regno:
la regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo
[17].
17.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
- beloruse:
- кіраўнік дзяржавы
- ĉeĥe:
- hlava státu, hlava státu, panovník
- ĉine:
- 君 [jūn], 君王 [jūnwáng], 帝王 [dìwáng]
- france:
- chef d'état, souverain
- germane:
- Reichsoberhaupt
- indonezie:
- kepala negara
- japane:
- 元首 [げんしゅ]
- nederlande:
- staatshoofd
- pole:
- głowa państwa, władca, panujący
- ruse:
- глава государства
- slovake:
- panovník
- ukraine:
- глава держави
besta regno, animala regno
La biologia regno ampleksanta
la tutan bestaron de la mondo:
la besta regno […] posedas atributojn
fremdajn al la antaŭaj klasoj, t.e. movkapablon,
instinktojn kaj sentojn
[18].
18.
L. Zamenhof:
La Bahaa Filozofio, The Bahá'í World, 1934-1936 (6), p. 668a-674a
- beloruse:
- царства жывёлаў
- france:
- règne animal
- germane:
- Tierreich, Reich der Tiere
- indonezie:
- kerajaan hewan, kingdom Animalia
- japane:
- 動物界 [どうぶつかい]
- pole:
- królestwo zwierząt
10Hungara Regno
- Reĝlando inter 100 kaj 1918 (kaj 1920-1946) kun variaj limoj proksimume en la nuna hungara teritorio.
- angle:
- Kingdom of Hungary
- beloruse:
- Каралеўства Вугоршчына
- france:
- royaume de Hongrie
- germane:
- Königreich Ungarn
- indonezie:
- Kerajaan Hongaria
10Roma Regno
-
Regno regata de Romo inter la 8a jc a.K. kaj la 7a jc p.K.
apartiĝinta la 5a jc p.K. en orientan kaj okcidentan regnon.
Romio
- angle:
- Ancient Rome
- beloruse:
- Старажытны Рым
- france:
- Rome antique
- germane:
- Römisches Reich
- indonezie:
- Romawi Kuno, Kekaisaran Roma
vegetaĵa regno, planta regno
La biologia regno ampleksanta
la tutan vegetaĵaron de la mondo:
vegetarano povas sin nutri sole el substancoj
de la vegetaĵa regno
[19].
19.
W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
- beloruse:
- царства расьлінаў
- france:
- règne végétal
- germane:
- Pflanzenreich, Reich der Pflanzen
- indonezie:
- kerajaan tumbuhan, kingdom Plantae
- japane:
- 植物界 [しょくぶつかい]
- pole:
- królestwo roślin
administraj notoj
~estro:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Hungara R~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Roma R~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Hungara R~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Roma R~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.