9sugest/i PV
9sugesti
- 1.
-
Indiki:
- a)
- Esprimi opinion; indiki, diri, sciigi: humile mi sugestas, ke sintezo de ambaŭ opinioj estas eĉ pli „natura“ [1]! Ivan Guzmán de Rojas, bolivia komputilisto, sugestis, ke la ajmara estas ne nur tre antikva, sed plie, ke ĝi aspektas kiel „artefarita“ lingvo, intence planita [2]; jam en 1992 la naskiĝinta politika opozicio en Ruando klare sugestis la komplicecon de la familio de la prezidanto [3]. alia motivo aparte evidenta en tiu ĉi frua verko, kiel mi jam sugestis, estas la ŝekspira interesiĝo pri rakontado [4].
- b)
- Indiki2, supozigi: ŝi […] kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion [5]; Zalmuna demandis per voĉtono, sugestanta samtempe plendemon, petolemon kaj malestimon [6]; nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon […] kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas [7].
- 2.
- Aludi: mi kuraĝis ĉi tion sugesti, tiel malkaŝe, kiom permesis la ĝentileco [8]; la aŭtoro mem deklaras, ke kelkfoje li klarigis la signifon „pli sugestante ol difinante“ [9].
- 3.
- Pensigi: en lando, kie oni konas la salikon, kiun en Britio ni nomas „kaĉjo-saliko“, la etaj amentoj iom sugestas grizajn katidojn, kaj iam oni kredis, ke al ili formiĝas magiaj katoj [10].
- 4.
- Direkti ien ies pensojn, pensigi, suflori: kaj, kiam la infano iom hezitis, li sugestis: Ĉu vi ankaŭ amas Nuptan? [11]; observado de birda flugo sugestis la ideon pri flugaparato.
- 5.
- Proponi, konsili: „Depafu lin“, Vilĉjo sugestis, „kaj kvitigu senplue la aferon“ [12]; sed unu planon post alia, kiun ŝia vigla cerbo sugestis, ĉi devis forĵeti kiel netaŭgan [13]; mi cerbumis ĝis duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan planon, ol tiun, kiun mi sugestis [14]; li sugestas, ke, ĉar la malvarma milito estas malantaŭ ni, ni nun agu por konverti UN en tian mondan federacion [15]; redaktoroj de „Le Monde Diplomatique“ […] sugestis iun „internacian observejon de la amaskomunikiloj“ [16].
1.
William Auld: Unu ritmo en „La infana raso“, Nica Literatura Revuo, 2:4.
2. Garbhan MacAoidh: Ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 26-29
3. Wim de Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995/12, p. 23-26
4. Humphrey Tonkin: Shakespeare tutmonda, IKU-2000
5. Marjorie Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
7. Stefan MacGill: Satiro el la umbiliko, Monato, 2004/03, p. 25
8. S. Butler, tr. A. Venture: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1.
9. Carlo Minnaja: Libroj: Baza Esperanta Radikaro, Monato, 2002/07, p. 24
10. Marjorie Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU-1996
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
12. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica Literatura Revuo, 1:4.
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13a
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14a
15. Kep Enderby: Unu grandan rondon familian, Monato, 2002/09, p. 21
16. Gilbert Ledon: Kvina povo, Monato, 2003/03, p. 8
2. Garbhan MacAoidh: Ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 26-29
3. Wim de Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995/12, p. 23-26
4. Humphrey Tonkin: Shakespeare tutmonda, IKU-2000
5. Marjorie Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
7. Stefan MacGill: Satiro el la umbiliko, Monato, 2004/03, p. 25
8. S. Butler, tr. A. Venture: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1.
9. Carlo Minnaja: Libroj: Baza Esperanta Radikaro, Monato, 2002/07, p. 24
10. Marjorie Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU-1996
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
12. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica Literatura Revuo, 1:4.
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13a
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14a
15. Kep Enderby: Unu grandan rondon familian, Monato, 2002/09, p. 21
16. Gilbert Ledon: Kvina povo, Monato, 2003/03, p. 8
- afrikanse:
- stel
- albane:
- sugjerojnë
- amhare:
- ይጠቁሙ
- angle:
- suggest
- arabe:
- اقترح
- armene:
- առաջարկում
- azerbajĝane:
- gəlir
- beloruse:
- навучаць, намаўляць, схіляць (напр. да меркаваньня), падказваць, наводзіць на думку, прапаноўваць, раіць
- bengale:
- সুপারিশ
- birme:
- အကြံပြု
- bosne:
- ukazuju
- bulgare:
- внушавам
- ĉine:
- 提出 [tíchū], 倡議 [chàngyì], 倡议 [chàngyì], 提議 [tíyì], 提议 [tíyì], 建言 [jiànyán]
- dane:
- tyder
- estone:
- soovitan
- eŭske:
- iradokitzen
- filipine:
- iminumungkahi
- france:
- inspirer (suggérer), laisser entendre, suggérer
- galege:
- suxiren
- germane:
- suggerieren, einreden, vorschlagen suggerieren, nahelegen, einreden, vorschlagen (nahelegen)
- guĝarate:
- સૂચવે છે
- haitie:
- sijere
- haŭse:
- bayar da shawarar
- hinde:
- सुझाव है
- hispane:
- sugerir
- hungare:
- sugall, sugalmaz, javasol, ajánl, indítványoz, tanácsol, emlékeztet, sejtet
- igbe:
- na-atụ aro
- irlande:
- fios
- islande:
- benda
- japane:
- 提案する [ていあんする]
- jide:
- פֿאָרשלאָגן
- jorube:
- daba
- kanare:
- ಸಲಹೆ
- kartvele:
- ვარაუდობენ,
- katalune:
- suggerir
- kazaĥe:
- ұсынамыз
- kimre:
- awgrymu
- kirgize:
- сунуш
- kmere:
- ផ្ដល់យោបល់
- koree:
- 제안
- korsike:
- laga
- kose:
- bacebisa
- kroate:
- predložiti
- kurde:
- pêşniyar dikin
- latine:
- suadeant
- latve:
- iesaku
- laŭe:
- ແນະນໍາ
- litove:
- pasiūlyti
- makedone:
- укажуваат
- malagase:
- hevitra
- malaje:
- mencadangkan
- malte:
- jissuġġerixxu
- maorie:
- whakaaro
- marate:
- सूचित
- monge:
- qhia
- mongole:
- санал болгож байна
- nederlande:
- voorstellen, opperen, een wenk geven, suggereren
- nepale:
- सुझाव
- njanĝe:
- akusonyeza
- okcitane:
- prepausar, suggerir
- panĝabe:
- ਸੁਝਾਅ
- paŝtue:
- وړاندیز
- pole:
- 1. sugerować, podsuwać (myśl, pomysł) 2. sugerować, napomykać 3. podsuwać (myśl, pomysł), poddawać (myśl, pomysł) 4. przywodzić na myśl 5. sugerować, podsuwać (myśl, pomysł)
- portugale:
- sugerir
- ruande:
- tekereza
- ruse:
- 1. указать 2. указать, намекнуть 3. навести на мысль, напомнить 4. заронить мысль, навести на мысль, внушить, подсказать, инспирировать 5. советовать, предложить
- samoe:
- fautua
- sinde:
- صلاح
- sinhale:
- යෝජනා
- skotgaele:
- mholadh
- slovene:
- predlagam
- somale:
- soo jeedin
- ŝone:
- anoratidza
- sote:
- fana ka maikutlo a
- sunde:
- nyarankeun
- svahile:
- kupendekeza
- taĝike:
- пешниҳод
- taje:
- ขอแนะนำให้
- tamile:
- பரிந்துரைக்கிறது
- tatare:
- тәкъдим итегез
- telugue:
- సూచిస్తున్నాయి
- ukraine:
- запропонувати
- urdue:
- مشورہ
- uzbeke:
- taklif
- vjetname:
- đề nghị
- zulue:
- basikisela
sugesto
- 1.
- Propono, konsilo (ideo, plano, ktp): laŭ sugesto de Hagaj, li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi eventualajn persekutantojn, neordinara simileco de eksteraĵo faris tion praktika sugesto [17]; observado de la supraj sugestoj certe reduktos la misprezentojn [18]; li bonvole faris multajn sugestojn kiujn mi zorge studis kaj preskaŭ senescepte akceptis [19].
- 2.
- Opiniesprimo: mi pensas, ke mi ne multe ŝanĝis mian sintenon post mia sugesto, en Notlibro de Praktika Esperantisto, en 1932, ke la serioza literaturo estas surogato de la religio […] ŝia sugesto, ke la serioza verkisto havas la rajton priskribi la vivon tiel, kiel li ĝin observas, estas komento de idealista poetino [20]; eble iu leganto de Monato povas respondi al ĉi tiuj demandoj, aŭ havas sugestojn ĉi-rilate [21]; bonvenis sugesto de universitata profesoro, ke ne nepre necesas multekosta kaj temporaba serĉado pri dioksinoj, sed ke pli facile konstatebla ĉeesto de PCB-oj (aliaj grupo de venenaj kemiaĵoj) estas fidinda indikilo [22].
17.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 16a
18. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam, 1974
19. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Antaŭparolo de la Tradukinto
20. K. R. C. Sturmer: Literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 2:2.
21. Garbhan MacAoidh: Klavarskribo, Monato, 2004/07, p. 26
22. Roland Rotsaert: Dioksino-krizo, Monato, 1999/07, p. 12
18. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam, 1974
19. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Antaŭparolo de la Tradukinto
20. K. R. C. Sturmer: Literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 2:2.
21. Garbhan MacAoidh: Klavarskribo, Monato, 2004/07, p. 26
22. Roland Rotsaert: Dioksino-krizo, Monato, 1999/07, p. 12
- angle:
- suggestion
- beloruse:
- 1. прапанова, парада 2. меркаваньне, думка, выказваньне
- bulgare:
- внушение
- ĉeĥe:
- námět, návrh, podnět, popud, rada, sugestivní vliv
- ĉine:
- 提議 [tíyì], 提议 [tíyì], 建言 [jiànyán], 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 議案 [yìàn], 议案 [yìàn]
- france:
- suggestion
- germane:
- Hinweis, Vorschlag, Ratschlag, Tipp 1. Empfehlung
- hispane:
- sugerencia
- hungare:
- sugallat, javaslat, indítvány, tanács
- japane:
- 示唆 [しさ], 入れ知恵 [いれぢえ], 提案 [ていあん]
- katalune:
- suggestió
- nederlande:
- voorstel, suggestie
- okcitane:
- suggestion
- pole:
- 1. sugestia, namowa, podszept
- portugale:
- sugestão
- ruse:
- 1. подсказка, совет 2. мнение, высказывание
- slovake:
- námet, návrh, podnet, popud, sugestívny vplyv
- ukraine:
- вселяння, викликана думка, підказка