*vulp/o UV

*vulpo

ZOO
1.
Rabobesto kun longa longhara vosto kaj ruĝeta pelto; genro el la familio hundedoj (Vulpes): ruza kiel vulpo [1]; la reĝa filo […] pafis, sed maltrafis la vulpon [2]; andaj vulpoj longavostaj [3]; ampleksa programo por vakcinadi vulpojn kontraŭ rabio [4]; vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo PrV ; ne ekzistas naiva vulpo PrV ; se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn PrV .
2.
(figure) Ruzulo: knabo mia, fabelu al iu ajn, sed ne al sperta vulpo kiel mi [5]. VD:sagaculo
angle:
fox
beloruse:
ліса, лісіца
bretone:
louarn
bulgare:
лисица
ĉeĥe:
liška
ĉine:
狐狸 [húli]
elefene:
volpe
france:
renard
germane:
Fuchs
greke:
αλεπού
hebree:
שועל
hispane:
zorro
hungare:
róka
ide:
foxo
indonezie:
rubah
japane:
キツネ [きつね]
katalune:
guineu
latinece:
1. Vulpes
nederlande:
vos
okcidentfrise:
foks
perse:
روباه
pole:
lis
portugale:
raposa
rumane:
vulpe
ruse:
лиса, лисица
slovake:
líška
svede:
räv
ukraine:
лис, лисиця
volapuke:
renar

Vulpo, Vulpino [6] (Vul)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Vulpecula): NGC 6800 estas malfermita stelamaso en konstelacio Vulpo [7].
6. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
7. Vikipedio, NGC 6800
angle:
Vulpecula
beloruse:
Лісічка (сузор’e)
ĉine:
狐狸座 [Húlizuò]
elefene:
Volpe
france:
Petit Renard (constellation)
germane:
Fuchs (Sternbild)
latinece:
Vulpecula
nederlande:
Vosje
pole:
Lisek (gwiazdozbiór)
rumane:
Vulpea (constelație)

vulpino

Ina vulpo: (figure) tiu ĉi vulpino kaŭzis la tutan katastrofon, ŝi, kiu rapidis publikigi lian leteron, tiun malbenitan leteron [8].
angle:
vixen
beloruse:
лісіца (самка)
france:
renarde
germane:
Füchsin
ide:
foxino
nederlande:
moervos, vossin, wijfjesvos, vrouwtjesvos
pole:
lisica
rumane:
cățea
volapuke:
jirenar

administraj notoj