2rob/o JED

robo

TEKS Longa ampleksa flirtanta vesto kovranta la korpon de brusto ĝis gamboj.
a)
Longa vesto kun manikoj, kovranta la korpon de kolo ĝis piedoj, kiun surhavis viroj de antikvaj kulturoj, homoj de iuj nunaj aziaj kaj afrikaj landoj, kaj iuj profesiuloj: la purpura robo de la reĝo [1]; la antikvaj Grekoj kaj Romanoj portis larĝajn, multfaldajn robojn, kiuj estis tre taŭgaj por oratorado [2]; ili vidis junulon […] vestitan per blanka robo [3]; alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu [4]; la maljuna reĝo, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, iris renkonte al li [5]; kapucena robo [6]; li prenis la jezuitan robon [7]. SUP:surtuto
b)
Longa vesto unupeca, kun aŭ sen manikoj, kovranta la korpon de kolo ĝis piedoj aŭ parto de la gamboj, ofte striktigita per zono, kaj surhavata plej ofte de virinoj: vestita per la nigra robo de la avino [8]; li rekonis ŝiajn diversajn antaŭtukojn kaj robojn [9]; eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo [10]; virinon prezentas tiu statuo kaj falbaloj de ŝia robo tre mole elverŝiĝas ĝis la plata tomba kovrilo [11].
afrikanse:
rok
albane:
veshje
amhare:
አለባበስ
angle:
1.a robe 1.b dress, frock, gown
arabe:
فستان
armene:
զգեստ
azerbajĝane:
don
beloruse:
сукенка, сукня, тога
bengale:
পোশাক
birme:
အဝတ်အစား
bulgare:
1.b рокля
ĉeĥe:
dámské šaty, hist. mužské roucho, roucho, róba
ĉine:
長袍 [chángpáo], 长袍 [chángpáo], 外袍 [wàipáo], 袍 [páo], 裙子 [qúnzi], 连衣裙 [liányīqún], 連衣裙 [liányīqún]
dane:
kjole
estone:
kleit
eŭske:
soineko
filipine:
damit
france:
robe
galege:
vestido
germane:
1.a Gewand 1.b Kleid Robe
guĝarate:
ડ્રેસ
haitie:
rad
hinde:
पोशाक
hispane:
1.a vestido 1.b túnica
hungare:
1.a köntös 1.b ruha
ide:
robo
igbe:
uwe
indonezie:
1.b gaun
irlande:
gúna
islande:
mætas
japane:
1.a ローブ 1.b ドレス, ワンピース
jave:
sugih
jide:
קלייד
jorube:
imura
kanare:
ಉಡುಗೆ
kartvele:
კაბა
katalune:
1.a toga, vestimenta 1.b vestit
kazaĥe:
көйлек
kimre:
gwisg
kirgize:
көйнөк
kmere:
សម្លៀកបំពាក់
koree:
드레스
korsike:
rochie
kose:
isinxibo
kroate:
haljina
kurde:
lebas
latine:
habitus
latve:
kleita
laŭe:
ລາຍລະອຽດ
litove:
suknelė
makedone:
фустан
malagase:
fitafiana
malaje:
pakaian
malajalame:
ഉടുക്കുക
malte:
libsa
maorie:
kākahu
marate:
ड्रेस
monge:
hnav ris tsho
mongole:
хувцас
nederlande:
1.a gewaad, kleed 1.b jurk, japon
nepale:
पहिरन
njanĝe:
kavalidwe
okcidentfrise:
jurk
okcitane:
1.a tòga 1.b rauba
panĝabe:
ਪਹਿਰਾਵਾ
paŝtue:
کالی
pole:
1.a roba, suknia 1.b suknia, sukienka
portugale:
1.b vestido
ruande:
imyambarire
rumane:
1.b rochie
ruse:
1.b платье
samoe:
ofu
sinde:
لباس
sinhale:
ඇඳුම
skotgaele:
èideadh
slovake:
dámske šaty, róba
slovene:
obleka
somale:
dharka
ŝone:
pfeka
sote:
moaparo
sunde:
pakéan
svahile:
mavazi
taĝike:
либос
taje:
การแต่งกาย
tamile:
ஆடை
tatare:
кием
telugue:
దుస్తుల
tibete:
བཟན་
ukraine:
плаття
urdue:
کپڑے
uzbeke:
kiyim
vjetname:
váy
zulue:
ingubo

negliĝa robo, nokta robo, ĉambra robo [12]

TEKS Negliĝo, longa nestreĉa hejmvesto: Francisko en nokta robo rapide enkuras [13]; ili demetis de la mortinto la reĝajn vestojn, surmetis al li negliĝan robon, broditan per oro [14]; ŝi surhavis negliĝan robon, tra kiu sin modlis la majestaj kurboj [15]. VD:piĵamo, surtuto
12. E. Millidge: The Esperanto-English dictionary, 1912-1924
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 4a
15. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 42. El Sub La Tero Aperas La Vero.
angle:
dressing gown
beloruse:
халат (хатні)
france:
négligé (robe de chambre), robe de chambre, robe d'intérieur
germane:
Hausmantel, Hauskleid, Negligé, Morgenrock, Nachtgewand
hispane:
negligé
hungare:
pongyola, háziköntös
ide:
chambro-robo
japane:
部屋着 [へやぎ], ドレッシングガウン
katalune:
bata
nederlande:
kamerjas, negligé
okcitane:
rauba de cambra, vestit de dedins
pole:
negliż, bonżurka(przest.), dezabil (przest.), podomka
rumane:
capod
ruse:
халат

administraj notoj