1nerv/o PV
nervo
- Histo, konsistanta el fibreca strukturo de aksono-faskoj, ĉirkaŭita de blankeca tegaĵo, servanta por transporti elektroĥemiajn impulsojn inter korpaj organoj: transkondukanta al la cerbo la impresojn ricevitajn de sentorganoj kaj al la muskoloj la impulsojn de la cerbo: ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn [1]? (figure) narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn (plisentigas sentumojn), blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta ; la nervofibroj elretinaj, fakte, interplektiĝas tiel, ke la dekstra cerba hemisfero ricevas la maldekstran duonon de la bildo, kaj la maldekstra hemisfero la duonon dekstran [2]; por „herpes zoster“-infekto estas tipaj tre dolorigaj veziketoj sur la haŭto de la torako kaj dorso en interripaj interspacoj, ĉar estas trafitaj interripaj nervoj [3]; intertempe la ĥirurgoj disponis jam pri okul-mikroskopoj, tiel ke la risko difekti tendenojn kaj nervojn estis jam multe malpli granda [4]; li rigardis tra la fenestro eksteren kaj estis, kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon [5]; (figure) oni trafas la „nervocentron” de UEA en speciala okazo [6].
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
4. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
5. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
6. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
4. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
5. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
6. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko
- angle:
- nerve
- beloruse:
- нэрв
- bretone:
- nervenn
- ĉeĥe:
- nerv, čiv
- ĉine:
- 神经
- france:
- nerf
- germane:
- Nerv
- greke:
- νεύρο
- hispane:
- nervio
- hungare:
- ideg
- itale:
- nervo
- japane:
- 神経 [しんけい]
- nederlande:
- zenuw
- pole:
- nerw
- portugale:
- nervo
- rumane:
- nerv
- ruse:
- нерв
- slovake:
- nerv
- svede:
- nerv
- ukraine:
- нерв
nerva
- 1.
- Rilata al nervoj: nerva sistemo [7]; neŭronoj (nervaj ĉeloj) [8]; li estas paralizita pro grava nerva malsano, nomata amiotrofa lateralsklerozo, mallonge ALS [9]; la viruso antaŭenmoviĝas laŭ nervaj fibroj en la cerbon, kie ĝi frapas la sensajn kaj movajn centrojn de la kortiko kaj same la cerebelon [10].
- 2.
- Kaŭzanta streĉon aŭ malagrablajn sentojn; ĝena: silento, interrompata nur de la nerva rido de l' virinoj [11]; Mateo suferis pro nerva streĉiteco kaj perdis salajron kaj asekuron [12]; nerva matĉo kontraŭ Sud-Koreio [13].
- 3.
- Nervema, malpacienca: mi fariĝis nerva ĉe tiu penso; liaj manoj nerve pugniĝis; ŝia tuta persono radiis de ĝojo, ŝiaj movoj fariĝis graciaj, nervaj IK ; per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon Marta ; mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj FK .
7.
Monato, Dmitrio Lytov: Novaj
ideoj jungitaj al malnovaj teorioj
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
9. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
10. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
12. Monato, Russ Williams: Ĉi tiun lingvon vi ne uzu!
13. Monato, Roberto Pigro: Aludaj ludoj
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
9. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
10. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
12. Monato, Russ Williams: Ĉi tiun lingvon vi ne uzu!
13. Monato, Roberto Pigro: Aludaj ludoj
- angle:
- 1. nervous (tissue) 2. irritating, stressful, annoying 3. nervous (feeling), irritable
- beloruse:
- нэрвовы
- bretone:
- 1. nervel 3. nervus
- ĉine:
- 伈 [xǐn], 恟 [xiōng], 慌 [huāng], 焦躁 [jiāozào], 烦躁 [fánzào], 煩躁 [fánzào], 紧张 [jǐnzhāng], 緊張 [jǐnzhāng]
- france:
- nerveux
- germane:
- 1. nervlich, Nerven- 2. nervend 3. nervös
- greke:
- 1. νευρικός
- hispane:
- nervioso
- hungare:
- 1. ideg-, idegi 3. ideges
- itale:
- nervoso
- japane:
- 神経の [しんけいの]
- nederlande:
- 1. zenuw- 3. zenuwachtig
- pole:
- 1. nerwowy
- portugale:
- nervoso
- rumane:
- 1. nervos
- ruse:
- 1. нервный 3. нервный, нервозный
- svede:
- 3. nervös
- ukraine:
- нервовий
nervaro
- angle:
- nervous system
- beloruse:
- нэрвовая сыстэма
- ĉeĥe:
- nervstvo
- ĉine:
- 神經系統 [shénjīngxìtǒng], 神经系统 [shénjīngxìtǒng]
- france:
- nerfs
- germane:
- Nervensystem
- itale:
- nervi
- japane:
- 神経系 [しんけいけい]
- pole:
- unerwienie, system nerwowy
- rumane:
- inervație, sistem nervos
- slovake:
- nervstvo
- ukraine:
- нервова система
nervema, nerveca
- angle:
- nervous, irritating, annoying
- beloruse:
- нэрвозны, раздражняльны, турботны
- ĉeĥe:
- nervózní, popudlivý
- ĉine:
- 可气 [kěqì], 可氣 [kěqì], 紧张 [jǐnzhāng], 緊張 [jǐnzhāng], 忐 [tǎn], 烦人 [fánrén], 煩人 [fánrén], 可气 [kěqì], 可氣 [kěqì]
- france:
- nerveux
- germane:
- nervig
- pole:
- nerwowy, pobudliwy
- rumane:
- nervos, excitabil
- slovake:
- nervózny, popudlivý
nervemo, nerveco
- Stato de maltrankvilo, animstreĉo, incitiĝo: kontrolata spirado montriĝis utila kontraŭ nervemo, alta sangpremo kaj kronikaj doloroj [18]; ŝi konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al ŝi plej proksimas [19].
18.
A. Saliba: Saniga spirado, Esperanta Retradio, 2011-08-14
19. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
19. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
- beloruse:
- нэрвовасьць
- france:
- nervosité
nervigi
- Nervozigi, ĝenegi: paroli antaŭ spektantaro nervigos lin [20]; la konstanta alfluo de novaĵoj nervigis nin ĉiujn [21]. inciti1, iriti2, malamuzi, taŭzi la nervojn, tedi
20.
Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Unua
21. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
21. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
- angle:
- get on one's nerves
- france:
- énerver
- germane:
- nerven