*rat/o UV

*rato

1.
ZOO Genro el familio musedoj (Rattus), ronĝulo, pli granda ol muso: estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis [1]; eksperimentoj protofazaj por kloni blankan raton[2]; [ili] senbride naskproduktiĝas kvazaŭ ratoj [3]; ne venos rato mem al kato PrV .
2.
Iu ronĝulo kun simila aspekto: aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto [4]; jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas blankaj cignoj Metrop .
3.
(figure) Insultvorto por homo insida, malbonreputacia, perfidulo ks: malsaĝaj feniciaj ratoj, kiu ŝtelveninte en la reĝan palacon, opinias ĝin sia porka stalo [5]! mi nur por du minutoj eniras […] por diri: tio ĉi devas esti tiel, tio devas esti tiel, kaj tie jam estas oficisto por la skribado, tia rato, tuj komencas per sia plumo tr. tr. kaj skribas kaj skribas [6].
angle:
rat
beloruse:
пацук
ĉeĥe:
krysa
ĉine:
老鼠 [lǎoshǔ], 大鼠 [dàshǔ], 大家鼠 [dàjiāshǔ]
france:
rat
germane:
Ratte
hispane:
rata
hungare:
patkány
japane:
クマネズミ, ドブネズミ, ネズミ
latinece:
1. Rattus
nederlande:
rat
pole:
szczur
portugale:
rato
ruse:
крыса
slovake:
potkan
svede:
råtta
tibete:
བྱི་བ་
ukraine:
пацюк, щур

provrato, kolorrato, hejma rato, laboratoria rato

Raso de rato (Rattus norvegicus forma domestica) kulturata kiel dorlotbesto kaj por bestaj eksperimentoj: kiel prov-ratoj en kaĝo, ili strebas liberigi sin[7]. laboratoria rato premanta pedalon [8]. VD:kobajo2, prieksperimentato
hejma ratino
PD  [9]
7. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 17a
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
9. Pemelet (supozata): https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ratte-Vache.jpeg
germane:
Laborratte, Farbratte
latinece:
Rattus norvegicus forma domestica

administraj notoj

prov~o, kolor~o, hejma ~o, laboratoria ~o: Mankas verkindiko en fonto.